ISO 3166-2:BF | |
---|---|
Burkino | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | BF |
Trilitera kodo | BFA |
Cifera kodo | 854 |
ISO 3166-2:BF estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Burkinon. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:BF: 13 regionoj, kiuj enhavas 45 provincojn. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas BF, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Burkino. La dua parto estas du ciferoj por regiono kaj tri literoj por provinco.